====== Aventuroj de la eta Juju ====== (muziko kaj teksto: Goran Bregovic, muzikis la grupo "Bijelo dugme", temas pri pop-kanteto el 70-aj jaroj en Bosnio, trad. V.Radovanoviĉ) Kanto ankaŭ konata kiel "Panjo Kukumka" ===== Teksto ===== Estis panjo Kukunka, Kukunka, estis pacxjo Taranta, Taranta, ili havis etan Jujuon. Foje ili promenis, promenis, cxe profunda river' Nil', river Nil', kie vivis granda krokodil. Kaj elsaltis krokodil, krokodil, el profunda river' Nil', river Nil', kaj forprenis etan Jujuon. Ploras panjo Kukunka, Kukunka, ploras pacxjo Taranta, Taranta, donu reen etan Jujuon. Ekparolas krokodil', krokodil', el profunda river' Nil', river Nil', Vi alportu bovon bakitan. Kuras panjo Kukunka, Kukunka, kuras pacxjo Taranta, Taranta, kaj alportas bovon bakitan. Ekparolas krokodil', krokodil', el profunda river' Nil', river Nil', Mi redonas etan Jujuon. ==== Ligoj ==== * Kantita de Marion Belisle {{ :muziko:panjo_kukumka.mid |}} {{tag>kanto litero_a infana}}