====== Azeno ====== ^E-teksto|[[wpeo>Marin Bacev]]| ^MIDI|{{:muziko:azeno.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:azeno.png}} Marsxas knabo, marsxas knabo kun azen' sur la strato, kota strato, vidu jen! Ah, pacxjo, vidu gxin! Azen' ne movas sin, La knabo volas iri kaj la azenon tiri. Batas knabo, batas knabo, batas gxin, sed azeno spitas kaj ne movas sin. Ah, pacxjo, helpu lin! Azen' ne movas sin. Li volas pluen iri, sed gxin ne povas tiri. Venas pacxjo, venas pacxjo kun suker'. gxin li donas al azeno kun esper'... Ah, pacxjo, vidu gxin! Azen' jam movas sin'. La knabo jen ekiras, azenon ne plu tiras! {{tag>kanto litero_a kanto notoj midi}}