====== Babaj ====== //Teksto kaj muziko de A. Ivasxcxenko kaj G. Vasiljev// //Traduko el la rusa [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== Cxe la dom' Babaj' promenas, Nian Jocxjon preni penas. Cxit, Babajo, cxit, ne bleku, Nian Jocxjon vi ne veku - Karas Jocxjo tre por ni, Lin neniam prenos vi. Li vagas tra nokto, Li pleje teruras, Kun densa barbego Pendanta gxis ter', Kun dentoj enormaj, Lipharoj misformaj Kaj kroma timiga ceter'... Aj, Babaj'... Cxiujn li molestas, Malgraux ke sennocas cxi labor'; Aj, Babaj', Cxio ebla estas. Vi, ke cxio bonu, iru for... Li estas bonkora, Minaca aspekte, Perfekta auxdpove Vidpove - ecx pli... Timigo elmita Neniam vidita, Sed ofte auxdata de ni... Aj, Babaj', Li hompordojn frapas Dum jarcentoj, plena je fervor'. Aj, Babaj', Cxiuj lin ne sxatas, Kaj balbutas dorme "Iru for..." Li plori ne emas, Li scias, ke devas Tuj post vesperigxo Alveni al hom'... Dum pluv', dum ventblovo Li servas plenpove Peneme starante cxe l' dom'... Aj, Babaj', La laboro acxas. Lin solec' ekregis kaj angor'... Aj, Babaj', Cxu al oni placxas Auxdi cxiunokte "Iru for..."? {{tag>litero_b kanto rusa}}