====== Babelturo ====== //D.Pace - Panzeri - Pilat, E-teksto de [[Dina LUKJANEC]]// ===== Teksto ===== Bone vivis homoj frue, Kolektigxis en Babel' Kaj komencis tuj konstrui Grandan turon gxis cxiel'. Sed la Dio ekkoleris Pro la vid' de tiu scen', Tiel sur la ter' aperis De la lingvoj miskompren', Miskompren'. //Refreno:// >Homa deziro - laborhava emoci' >Cxiam eliron sercxas de situaci', >Kun toleremo verkas ion filozof', >Sed la problemon solvis majstro Zamenhof. >//Jes, Zamenhof, nur Zamenhof.// (2-foje) Tamen ni, esperantistoj, Emas al la disciplin', Komprenemaj laboristoj, Cxiam ni subtenas gxin. Ni konstruos ecx ne turon, Sed palacon gxis cxiel' Kaj verdigos por plezuro La vizagxon de la stel', De la stel'! >//Refreno// {{tag>litero_b kanto}}