====== Bajkalo ====== ^Teksto|D. Davidov| ^E-teksto|[[wpeo>Josef Cink]]| ^Origina titolo|Славное море священний Байкал| ^MIDI|{{:muziko:bajkalo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:bajkalo.png}} Lago Bajkalo majesta la mar', glora velŝipo kun fiŝa barelo, vento, ekludu sur vasta ondar', blovu favore al velo. Longe turmentis min fera katen', Jam travagadis mi mont-regionon, fugxis mi dank' al amika subten', de vol' obeis admonon. Jam min forlasis timiga la sent', min la gardistoj malksxi ne povis, ankaux de best' min ne tusxis la dent', plumb' el pafil' min ne trovis. Iris mi nokte kaj dum hela tag', urbojn evitis mi cxiam sagace, la vilagxanoj per pan' kaj tabak' min provizadis donace. {{tag>kanto litero_b kanto rusa notoj midi}}