====== Bakanalo ====== ^Muziko|melodio de: Fragmento el la opero “Manon"| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Nun ankorauxfoje renkontigxas gxoje en gastej' survoje gaja amikar'. Vokas la botelo kaj bierbarelo, vino en la kelo, dia la nektar’! Dum la vino fluas, ni la nunon gxuas, en kaskadoj bruas rido el la plenaj koroj, kaj al ni sonadas dolcxa kaj instiga melodi'! Granda familio! Bela simfonio! Kora simpatio regas inter ni! Flugas for la horoj, brilas vangofloroj, regas en la koroj la cxiela harmoni'! {{tag>kanto litero_b esperanto}}