====== Bal-ado ====== ^Teksto|[[Nikolaj Lozgacxev]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Iam en songxo aux real' Cxeestis mi en flora bal', Mi flirtis kun floranta in' al flor' de floro. Sxi flustris: "Ne forgesu min!" Pasianhelis sxia sin'. De tiam fikse tenas sxin mia memoro. //Refreno:// >Mi flugis kvazaux papili', >Cxe multaj restis sub foli', >Tra multajn provojn pelis min la vivdestino. >Admiruminoj ravis min, >Netusxuminoj pikis min, >Sed plu sopiras mi pri l' neforgesumino. Kapklinis ni al cxiu par', Ni dancis en la flora mar', Vaglume fluoreskis perloj de lampiroj. La kapojn turnis flarumin', Abelojn logis sucxumin', Neplukumin' incitis pimpajn kavalirojn. >//Refreno// Ne longas flora vivodauxr', Ni plukas multajn sen bedauxr', Ecx neplukitaj velkas fine de l' sezono. Post la petaldefal' al ni Amar' postrestas de opi', Sed ankaux semoj de l' esper' pri novbutono. >//Refreno// ===== Videoj ===== [[http://www.youtube.com/watch?v=pNsg3rPu-Hk|"Bal-ado" en Youtube kun subtekstoj en Esperanto]] [[http://www.youtube.com/watch?v=MPbsBmpkaF4|"Bal-ado" en Youtube kun subtekstoj en la rusa lingvo]] ====== MIDI-dosiero ====== {{:bal-ado.mid|}} {{tag>kanto litero_b barda esperanto}}