====== Balado el antaŭurbo ====== ^Teksto/Muziko|[[Dobriša CESARIĆ]]| ^E-teksto|[[Marko DEMETROVIĆ]]| Origina titolo: **Balda iz predgrađa** ===== Teksto ===== Kaj versxas cxeangule petrola lampo lumon rugxflavan sen gxojo sur dikan koton apud baril' malnova kaj du, tri brikojn sur vojo. Kaj cxiam la sama mizerular' eniras en lumon el nigraj kasxoj kaj kun vizagx' sur kiu as zorgoj trapasas nur per kelkaj pasxoj. Sed unu vesperon iu forestas, sed li devus pasi. Kaj la larnpo lumas kaj lumas en nebulo kaj regas jam nokt'. Forestas li morgaux, postmorgaux same, auxdeblas: li kusxas sangspute; forestas monaton, forestas la du, jam vintras kaj negxas sxute… Sed pasas kaj pasas kiel gxis nun la homoj kaj majo odoras, sed li forestas, foras, forestas, eterne foras… Kaj versxas cxeangule petrola lampo lumon rugxflavan sen gxojo sur dikan koton apud baril' malnova kaj du, tri brikoj sur vojo. {{tag>kanto litero_b kroata}}