====== Balado por la virin'====== ^Muziko|Moŝe Vilensky| ^Esperanta teksto|[[Amir NAOR]]| ^Esperanta plenumo|[[Israela Becker]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|בלדה לאישה| ^Originala teksto|[[Tirca Atar]]| {{youtube>eLo6lyad4Yk?medium}} ===== Teksto ===== Eĉ tiuj nuboj de la alto, cedis al ŝia silent' Ŝi rigardis ĝis malsato, kun nenia ajna pent': En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi ke finiĝis tamen ĉio ĉi. Eĉ tiuj nuboj de Oktobro, rozaj kontraŭ sunsubir', Ne povintus helpi ŝin tro, absorbita de sopir', En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi ke finiĝis tamen ĉio ĉi. Eĉ tiuj libroj en la ĉambro, nun fermita kun ĉagren', Sciis ke ŝi malbonordas, foriranta sen reven' En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi ke finiĝis tamen ĉio ĉi. {{tag>kanto litero_"B" El_la_hebrea_lingvo Traduko}}