====== Balado Pri Pineli ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== En milan' estis varma vespero Estis varma, tre varma vetero "Kaporalo, malfermu fenestron" Eta pusxo: pineli ne plu "Policestro, mi estas senkulpa Mi jam diris kaj ade rediras Anarhxio signifas ne bombojn Sed justecon en la liberec'" Ne fabelu, kulpulo pineli Via kara kunulo konfesis Nur pro li la atenco sukcesis Kaj helpinto ja estas nur vi vi mensongas< alkrias pineli Kamarado ne jxetis la bombon Cxar farintoj de cxi-hekatombo Estas mastroj kaj ne proletar' Nu, atentu, kulpulo pineli Cxar cxi-cxambro jam plenas je fumo Se vi pluas jen estas fenestro Kvar etagxoj, ne temas pri sxerc' Oni murdis lin cxar kamarado Kaj ne gravis de li senkulpeco Anarhxio de krim' estas speco Diris fia polic-komisar' Post cxerko tri mil kamaradoj Hisas alten batalan ni flagon Cxi-vespere jen estas la jxuro Ke ne haltos tiele la lukt' Policestro kaj kunpolicanoj vi mortigis al ni kamaradon Nur por kasxi sxtatan masakron Sed plej akra de ni estos vengx' En milan' estis varma vespero Estis varma, tre varma vetero Kaporalo malfermu fenestron Eta pusxo: pineli ne plu {{tag>litero_b kanto}}