====== Balado Pri Ulo ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== Estis foje ul' Tretinta per pied' Per nuda la pied' Fekajxon en angul' Li diris tuj ke li Per sia la pied' malpura la pied' Ne marsxi volis pli Ne estis tie akv' Por lav' de la pied' Por lav' de la pied' Ne estis tie akv' Li pensis per hakil' La kuron trancxi for Cxi-kruron trancxis for Li haste per hakil' Li hastis eble tro Trancxitas bona krur' Trancxitas pura krur' De nia la hero' tuj kaptis lin koler' Kaj venis la la mens' De li la firma pens' Trancxendas ecx ceter' Piedoj kusxis du Malvarmaj kaj sen viv' kaj staris pro naiv' La ulo sur genu' Trancxis la parti' Piedojn multajn for Piedojn bonajn for Ordonis la parti' Ekzistas tamen sed' Cxar male ol en fabl' partie kun probabl' Rekreskas la pied' {{tag>litero_b kanto}}