====== Baleno ====== ^Teksto|[[Doede VEEMAN]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^E-teksto|[[Nanne KALMA]]| ^Plenumas|[[Kajto]]| Irolt, la frisa grupo en kiu [[Nanne KALMA]] kaj [[Ankie VAN DER MEER]] ludis loke antaŭ Kajto, kantas frise la kanzonon "Walfisken", kun la sama ritmo kaj la sama teksto. La frisan poemon faris [[Doede VEEMAN]] kaj ĝin tradukis [[Nanne KALMA]]. --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 24/04/2007 18:39// ===== Teksto ===== {{ youtube>L3j7f4CO-dU}} Petole kaj ĝoje fendas la ondojn Korpo fleksebla en la mond' sen kompar' Plonĝante, ludante, la voston ŝvingante Vivĝuas baleno en la vasta mar' Vere imponas la granda mamulo Ĝi ŝajnas la oceana regant' Venkonto finfine, la homo obstine Daŭrigas batali kontraŭ la margigant' //Refreno// >Kiam krias baleno la akvo turbulas >Kaj kiam ĝi mortas koloriĝas la mar' >Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas >Kaj la lastan balenon, la plej lastan balenon >Atendos harpun' de la hom', la barbar' Kiam femalo deziras la amon Ĝi logas partneron per sia kant' Sed bruaj sonoroj de ŝipaj motoroj Preventas renkonton kun vira amant' Ŝipoj kolosaj mortigas harpune La beston plej grandan en la natur' De tiu estaĵo, mirinda kreaĵo Balenoleon' ili kunportas nur >//Refreno// Se tio daŭras balen' baldaŭ estos Sekvanta viktimo en trista seri' Ĉar kvankam ni scias, ni tamen okazigas Novan katastrofon per agado de ni >//Refreno// {{tag>litero_b kanto frisa filmo e-sona_filmo}}