====== Bandonio ====== //Kantas [[Esperanto-Grupo|Esperanto]]// ===== Teksto ===== La la la la la . . . . En "barrio" de malnova stil' Nun bruas el drinkeja pord', En strato de la Luna Bril' Kunigxas am' kaj malbonsort', Jen Leceano, Jen Leon', Ridet' malgxojas sen graci', Grimac' felicxas pro ebri' Laux sonoj de l' akordion'. La la la la la . . . . Kaj sub sunbrilo de neon', Kaj dum hispana gitarlud', Nun fajras sang' en ambezon'. Ebrie tangas la drinkej', Kaj ritme laux la festa ond' Flamenka hulas la dancad'. La sxipo kun danceja rond' Nun flugas for al Eldorad'. La la la la la . . . . Kaj cxe l' unua tanga son' Sin donas Margo al la bal', La rugxa, ora dancdemon' En korp-al-korpa tauxrbatal'. "Oh, mi amor, baila, baila, baila Oh, mi amor, baila, baila, baila" "Milonga"-kant' en nokta hor', Dum plende ploras bandoni', Mi "corazon", vin amas mi, Sur pampo Margo flugas for, En "barrio" de malnova stil', En la nebuloj de l' maten', Nun vakas revo kaj la glas', La sxip' revenas en haven'. {{tag>kanto litero_b}}