====== Bapta patro ====== ^Teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== Kiam la suno kasxas sin en la arbar' sur la cxielo steloj estas en plenbril' en la okuloj en la harar' la lumo brilas do vi diru nun al mi //Refreno:// >Ke amo ligas por eterno ligas nin, por bona sorto kaj malbonfart' neniu jam ja povas nun disigi nin, kiam en niaj koroj flamas forta am' Do nia sort' tre certa jam, kaj nin konsolas en malhelo kaj malvarm' En amo estas tia tre mirakla ecx ne estas zorgoj kaj problemoj por junec' Cxar nia gxoj' jen via am' do vi neniam plu forgesu pri mi jam. //Refreno:// >Cxar amo ligas por eterno ligas nin, por bona sorto kaj malbonfart' neniu jam ja povas nun disigi nin, kiam en niaj koroj flamas forta am' Do nia sort' tre certa jam, kaj nin konsolas en malhelo kaj malvarm' {{tag>kanto litero_b esperanto}}