====== Barbra Allen ====== ===== Teksto ===== En Scarlet Town, hejmurb’ de mi knabino logxis bela. Sxi sxokis knabojn gxis frenez'. La nomo: Barbra Allen. Dum en mirinda majmonat’ burgxonoj kreskis sxvele Vilhelmo kusxis en la lit’ pro am' al Barbra Allen. Kaj sendis li al sxia dom’ serviston plej fidelan, "Frauxlin', frauxlin', rapidu vi, se vi estas Barbra Allen." Ekiris sxi, sed sen rapid' sen urgx' al lia pordo kaj cxe la lito diris sxi: "Proksimas via morto." "Jes, tre malsana estas mi en kor' dolor’ malhela. Neniam sana estos mi sen vi, sen Barbra Allen." "Cxu pri trinkej’ memoras vi kaj pri trinkajx’ cxiela? Tiam trinkis vi je cxiu in' sed ne pri Barbra Allen." "Jes pri trinkej' memoras mi kaj pri l'trinkajx' cxiela. Tiam trinkis mi je cxiu in' sed ne pri Barbra Allen." Vizagxon turnis li al mur' li vidis mort-mantelon. "Adiaux al amikoj vi, kaj amu Barbra Allen." Irante hejmen auxdis sxi mortsonorilon pelan kaj cxiu bat' akuzis sxin: "Fridkora Barbra Allen." "Ho, panjo, panjo, mia lit' estu mallargxa, longa, Vilhelmo mortis nun pro mi, pro li mi mortos morgaux." Sur tomb' Vilhelma kreskis roz' roza kanin' sur sxia gxis tura pint' kreskis la du ne eblis alto plia. Gxis tura pint' kreskis la du ne eblis alto plia kaj jen estigxis ama nod' roz' rozon krocxis tie. {{tag>kanto litero_b}}