====== Bariloj kaj truoj ====== //Muziko kaj vortoj de [[Mihxail POVORIN]]// ===== Teksto ===== Klarigu al mi, ho sincera amik': Por kio bariloj ekzistas? Mi cxie rigardas al ties efik', Kaj mia animo ektristas. El sxtonoj, el ligno aux simple el drat' Ekstaras la muroj miljaraj Por bari la vojon de frato al frat' Je niaj afliktoj amaraj. Knabin' malfruigxas al amrendevu' Pro longa vojeg' cxirkauxira, Kaj velkas belega buked' pro enu' En man' de junulo sopira. Nudisto fervora dum pauxz' en program' En lagon sin trempi ne povas, Al plagxo rutina kun sia malsam' La nazon arogan ne sxovas. La mond' estus nura sufer' kaj infer', Sed sagxe la sort' improvizas, Cxar homoj ekzistas, kiuj kun fier' Barilojn per truoj provizas. Tra l' truoj ridetas radi' de l' esper', La baroj obstinaj dissaltas, La tuta homar' en la streb' al prosper' Mezvoje ne stopas, ne haltas. Dibocxa bubacx', mia samidean', Ni faras aferon komunan. Barila rompant', jen al vi mia man', Ni gxuu la mondon helsunan. Akceptu cxi kanton de P.Mikael', Al vi dedicxitan omagxe. Tra densa mallumo briletu la cel', //Al kiu ni iru kuragxe!// (3-foje) ===== MIDI-dosiero ===== {{:bariloj_kaj_truoj.mid|}} {{tag>litero_b kanto}}