====== Batala Skizo ====== //Auxtoras Bulat OKUGxAVA, e-teksto de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Grizo de krepusko, fluta vocxo nerva, promenad' malfrua, Rajdas Lia Mosxto sur cxeval' antaue en kaftano blua, Blanka cxevalino kun okuloj brunaj je cxies admiro, Rugxa cxevaltuko kaj flugiloj kiel antaƫ militiro. Post l'imperiestro rajdas generaloj - la eskort' armea. La galonoj pompaj kaj cikatroj gloraj - mankas nur pereo. Poste adjutantoj, bravaj diletantoj, brilas epoletoj. Cxiuj estas belaj, cxiuj tre talentaj - dandoj kaj poetoj. Igxas halucino sonoj klavecinaj kaj fanfaroj pompaj, Restas nur frapado, fluta vocxo nerva kaj esperoj trompaj, Igxas halucino hejmo kaj edzino, pano kaj cetero, Restas nur cxielo supre, kaj malsupre sub piedoj tero. {{tag>litero_b kanto}}