====== Batalkanto ====== ^Muziko|Melodio de: Røde Ungdom| ^Muziko 2|melodio de: Wenn wir schreiten Seit' an Seit'| ^Esperanta teksto|[[Ludwig PUFF]]| ===== Teksto ===== Ekbatalu kun kuragx' Proletaro cxiulanda! La mizero estas granda, Nia venko sendemanda /: Se ni unuigos nin. :/ Unuigu lingve vin, Rompu cxiujn lingvajn barojn! Transpontigu ecx la marojn! Montru socialismajn farojn! /: Esperanton lernu ni! :/ Esperanto nia il', Socialismo nia celo! Brilu esperanto-stelo! Estu sennacia cxeno, /: Kiu interligos nin! :/ Fratoj el la orient', Okcidento, sud’ kaj nordo, Mem ekprenu vian sorton! Strecxu cxiujn viajn fortojn! /: Liberigu lingvo vin! :/ Helpu, kara kamarad', Disvastigu la ideon! Portu esperanto-stelon! Gxi heligu nian celon! Marsxu ni kun nia stel', Al la socialisma cel'! {{tag>kanto litero_b esperanto}}