====== Bela Bobela (La Feino) ====== ^Teksto|[[Weöres Sándor - Sebö Ferenc]]| ^Muziko|[[Tolcsvay László]]| ^E-teksto|[[Kalocsay Kálmán]]| ^Kantas|[[Halász Judit]]| ===== Teksto ===== Bela Bobela jen dancas, rondo angxela sxin zonas, ran-regimento flutetas, grilo-brigad' violonas. Bela Bobela petolas, sorcxas flugilan porkidon, kisopromese gxin rajdas, fine donacas mokridon. Bela Bobela masonas el nebulkirlo palacon, en gxi regalas sxi nanajn geregxidetojn, pajacon. Bela Bobela nun dormas jam sur auxtuna folio, par' de helikoj gardadas pri sxia songx-idilio. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.youtube.com/watch?v=zKA2XsUsytA - origina kanto en la hungara * http://www.youtube.com/watch?v=lPZE1d-2NCY&feature=more_related - karaokea versio {{tag>kanto litero_b hungara}}