====== Bela Holando ====== ^Esperanta teksto|[[Adriaan KLOEK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Mooi Holland| ===== Teksto ===== Holand' estas cxarma land' velurajx' kun duna rand', suka estas la pasxtej', violeta l' erikej'. La printempa litkovril' reverdigas kampojn mil. Lauxte la bovin' parolas; idoj gxiaj jen petolas; sonas la muzik' kaj kant' Holand', Holand' estas diamant'. Dum somera sunobrul', la kampara laborul' sxvitpenadas en la maro el ondanta orspikaro de maten' gxis nokta hor', Holand', Holand' kun unika glor'. Kolorigas la auxtun' la aleojn flavaj nuna. Flav' kaj bruno sin displektas; l' oro cxien sin direktas; cxio estas pura or': Holand', Holand' estas nur kolor' Dum la vintro sur glaci' gaje glitveturas ni; ni pafadas nin per negxo, la donac' de l' vintra regxo. Jen surprizo post surpriz' Holand', Holand' estas paradiz'. {{tag>kanto litero_b nederlanda}}