====== Bela lando Hispanio ====== ^Muziko|[[C. G. REISSINGER]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Bela lando Hispanio, Fora cxe la Ebro-bord', Patrolando, super cxio Vin mi amos gxis la mort'. Dum la mugxo de la maro Sub cxiel' el brila or' Ombras la kasxtan-arbaro, Lumas la migdala flor'. Longe jam de dom' al domo Kun sopir-dolor' sen lim' Mi migradas fremda homo Tra nebula malproksim'. Cxie sonas kaj por cxiu Mia kanta melodi', Sed neniu kor', neniu Min komprenas tie cxi. Jam de longe ne plu konas Ridon mia rememor'. En animo mia sonas Nur la plendo, nur la plor', Nur la unu melodio Pri la senkonsola sort', Vin, patrujo Hispanio, Sopiregi gxis la mort'. {{tag>kanto litero_b hispana}}