====== Bela nokto ====== ^Muziko|[[https://eo.wikipedia.org/wiki/Jacques_Offenbach|Jacques OFFENBACH]]| ^Esperanta teksto|[[Karl VANSELOW]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[https://eo.wikipedia.org/wiki/Jules_Barbier| Jules BARBIER]]| ^Originala titolo|[[Belle nuit, ô nuit d'amour]]| Jacques Offenbach faris operon "les fées du Rhin" laŭ libreto de la franca verkisto Charles-Louis-Etienne NUITTER. Poste, la germana Alfred von Wolzogen tradukis ĝin al la germana kaj tio iĝis "Die Rheinnixen". En tiu opero Jacques OFFENBACH prenis la "kanton de la elfoj" por meti ĝin en "Les contes d'Hoffmann". Tiam adaptis ĝin la franca libretisto Jules BARBIER sub la titolo "Belle nuit, ô nuit d'amour". Barkarolo-melodio ===== Teksto ===== Bela nokto, paradiza, enrevigu nin, Pri la tago sobre griza forgesigu nin. Lumu, steloj, mara rondo respegulu vin. Songxe la murmura ondo lulu, lulu nin. Alportu la zefir' karesojn cxiela-flugile Kaj en kisoj mil dronu la kor-sopir'. De la dioj la envio ne disigu nin. Donu, nokto, ke nenio elrevigu nin. En felicxego-ebrio dronigu nin. {{tag>kanto litero_b germana}}