====== Bestoj venas ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Jen bestoj venas, bestoj venas Bestoj venas, bestoj venas Bestoj venas, bestoj nur Sinjor'! La bestoj jam alvenas, vidu jen Muele maĉas herbojn la azen' La bestoj jam alvenas, jen po du La elefant' kaj la kanguru' La bestoj jam alvenas, jen po tri La bufo, abelo kaj amfibi' Jes, la bestoj jam alvenas, jen po kvar Por hipopotamo la pord' estas bar' La bestoj jam alvenas, jen po kvin Ĉiu iras al ĉi destin' Halelu! Haleluja al Jesu'! Jes, la bestoj jam alvenas, jen po ses Hieno ridadas pro simi' sen ĉes' La bestoj jam alvenas, jen po sep La porko gruntas: "Troa streb'!" La bestoj jam alvenas, jen po ok Noa' krias do: "Plenas stok'!" Jes, la bestoj jam alvenas, jen po naŭ Noa' krias do: "Adiaŭ'!" Jes, la bestoj jam alvenas, jen po dek La forirsignalo sonas: "ek'!" Sencela estis la velad' Ĝis la ŝipo grundis sur Ararat' Halelu! Haleluja al Jesu'! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/bestojvenas.htm