====== Betulo ====== //Rusa popolkanto.// ===== Teksto ===== En la kampo staris betulo, en la kampo staris bukloza. Leljo, Leljo, en kampo, Leljo, Leljo, betulo. En la kampon iras neniu, la betulon rompas neniu. Leljo, Leljo, neniu, Leljo, Leljo, sxin rompas. Iru mi en kampon, promenu, la betulon blankan mi rompu. Leljo, Leljo, en kampon, Leljo, Leljo, betulon. Mi de gxi fortrancxu tri brancxojn, faru mi el ili tri fajfilojn. Leljo, Leljo, fajfilojn, Leljo, Leljo, elfaru. Vi fajfiloj miaj ne kantu, amatinon mian ne veku. Leljo, Leljo, ne kantu, Leljo, Leljo, ne veku. {{tag>litero_b kanto popola rusa}}