====== Betulo II ====== ^Esperanta teksto|[[Hilda DRESEN]]| ^Esperanta plenumo|[[Drama Birdo]]| ^Tipo|adapto| ^Originala teksto|[[Hilda DRESEN]]| Vortoj estas originala 1934 poemo en Esperanto de estonia poetino [[https://eo.wikipedia.org/wiki/Hilda_Dresen|Hilda Dresen]], "patrino de la estonaj esperantistoj." ===== Kantoteksto ===== [Instrumenta enkonduko] Jen staras aŭtuna betulo en melankolio, glitadas al ter' kun susuro foli' post folio. Ĝi staras en pozo senmova kaj larmas sen ĉeso, ĝin plu eĉ konsoli ne povas la suna kareso. Sed jen orkoloras apude betulo pli ĝoja, foliojn disŝutas ĝi lude al koto survoja. Ĝi semas, disĵetas malŝpare, sen ĉes' ormonerojn, la flavaj folioj grandare ekkovras la teron. Ĝi sian ornamon fordonas sen plend', sen lamento. Ĝi vanan bedaŭron ne konas, nek vanan turmenton. Ĝi scias: printempo revenos, ekfloros amentoj, disflugos orflava poleno, portata de l' vento. [Instrumenta muziko] Ĝi ree ekverdos, ekpompos en rob' orkolora, kaj ĝian vivforton ne rompos eĉ vintro rigora. Ne vane ĉi tiu betulo verdadis kaj flavis, pri iu sekret' de l' naturo ĝi sciojn ekhavis. Ekkonis ĝi vivosekreton: ĝi eble ne veos, eĉ kiam la blanka trunketo falante pereos. [Instrumental malenkonduko] ===== Eksteraj ligoj ===== * https://soundcloud.com/dramabirdo/drama-birdo-betulo-ii - Drama Birdo - Betulo II {{tag>kanto litero_b}}