====== Betuloj susuros ====== ^E-teksto|[Salex| ^Originala titolo|Där björkarna susa| ===== Teksto ===== Betuloj susuros belkankon de l' somer' herbejo de rozoj florados kiam edzofesta amikar' en brila manier' tra la belsomera tago marsxados. Memoroj de infana tempo pasxas kun graci' la revoj vagas en infana lando. La ringon de fidelo mi donacos kiam vi respondis al mia demando. Verdanta betularbaro estos belornam' dum fidelan amon volas ni deklari kaj tie fondos ni la hejmon de felicxa am' por provi la kunvivon dolcxa fari. {{tag>kanto litero_b}}