{{:jen_-_interna_ideo_fabrizio_rabacchi_federico_gobbo_-_deezer.png?200|}} ====== Jen ====== ^Muziko|Fabrizio & Federico| ^Teksto|Federico| ^Kantas|[[:interna_ideo_grupo]]| ===== Teksto ===== Jen aliĝilo – por plani iron al Esperantujo Jen karavano – ĉar vojaĝi kune pli mojosas Jen l’ inaŭguro – kie la verda kolegaro grupas Jen tema programo – por feriumi, lerni kaj trejniĝi //Refreno:// >Jen koncerto de rokbando, ĉu en festivalo, kongreso, aŭ seminario >Ĉar muziko ĉiam gravas, por imagi justan mondon Jen interkonatiĝo – por amikumi sen bezon’ de telefono Jen dancejo – por bambi ĝis la fino de la nokto kaj mateno Jen gufujo – loko kie noktumas l’ amikaro en trankvilo ...serĉante la bonan etoson... >//Refreno (trifoje)// ... ĉar muziko ĉiam gravas por imagi justan mondon ... por imagi justan mondon {{tag>litero_j kanto}}