[[https://music.youtube.com/watch?v=O5LaLbgET7U&feature=share|Aŭskultu en Jutubo]] ====== Letero al Duolingano ====== ^Muziko|Fabrizio & Federico| ^Teksto|Federico| ^Kantas|[[:interna_ideo_grupo]]| ===== Teksto ===== Kara duolingano, fremdulo, staranta ĉe bushaltejo, kun via telefon’ enmane Kion vi celas lernante fremdan lingvon komputile? Ĉu vi simple enuas, eble? Diru al mi: ĉu vi serĉas novan fenestron al la mondo? //Refreno:// >Belas lerni novan lingvon, >retbabili kun homoj, >kiujn vi neniam vidis vere, >ĉu ne? > >Sed poste serĉu eventon, >lasu vian belan apon, >kaj rigardu vizaĝon, >rekte realmonde! Ni estas tie por bonvenigi vin en la rondon nun, se vi volas. Vi povas amikiĝi kun ni tra la tuta mond’ vojaĝante nur >//Refreno// {{tag>litero_j kanto}}