[[https://music.youtube.com/watch?v=LtD9yyFnd38&feature=share|Aŭskultu en Jutubo]] ====== Mi Ne Komprenas Kial ====== ^Muziko|Fabrizio & Federico| ^Teksto|Federico| ^Kantas|[[:interna_ideo_grupo]]| ===== Teksto ===== Esperanton mi ricevis de miaj gepatroj, mian lingvon inter la pola kaj la itala Ili renkontiĝis en fora junulara kongreso kiam kurteno disdividis Eŭropon //Refreno:// >Mi ne komprenas kial >oni konsideras min stranga >samideanoj kaj malsamideanoj Esperantistoj debatas ĉiam pri la lingvo. Ĉu movado, agado, desupre aŭ desube? Finvenkismo, raŭmismo, kotizoj, aliĝiloj. Mi prifajfas! >//Refreno// Poliglotas mi tute nature kaj feliĉe sed Esperanton mi devas ĉiam pravigi. Ĉu planita, konstruita, artefarita, inventita? Verdire (verdire), mi prifajfas! (Mi prifajfas!) {{tag>litero_j kanto}}