====== Bileto Al La Lun' ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Flaru la asfalton, kara Cxu venas la printempo nun? Kaj mi kisas viajn lipojn, kara En la varmo de la sun' Cxu perdis vi la vocxon, kara? Mi babilas kiel lunatik' Cxar mi perdis la memfidon, kara Sur planko de fabrik' //Refreno:// >Malprave pensis mi pli bone sen ol kun >Kaj sxparis monon por bileto al la lun' Iru kun mi se vi volas Helpu pri la tria vers' Dum la astroj karambolas En aliula univers' >//Refreno// {{tag>litero_b kanto}}