====== Bim bom! Sonas en ĉiel' ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Bim bom! Sonas en ĉiel' Resono sonorila. Bim bom! Sonas de anĝel' La kanto tre jubila: Gloru ni, hosana en la alto! Ankaŭ tie ĉi sur ter' Preĝeja tur' sonoru. Kantoj fluu tra aer', Ĉar Dion ni adoru: Gloru ni, hosana en la alto! Pie preĝu en maten', Vi kantu en vespero. Ĉie reĝu la refren', Vi ĉantu kun sincero: Gloru ni, hosana en la alto! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/bimbom.htm