====== Birda nesteto ====== ^Esperanta teksto|[[Adriaan KLOEK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Vogelmstje| ===== Teksto ===== Jen sxvebas lauxvente la eta lulil' en ricxe floranta arbaro, kun flora kurten' kaj kun herba kovril' gxin teksis pro am' birdoparo. Se dolcxa susur' kun eta murmur' traflirtas l' arbaron, la lulilet' similas al mara sxipet'. Okazis miraklo en birda nestet'. Naskigxis de l' panjo la gloro. Nun pacxjo eligas per danka vocxet' kanteton tre dolcxan por koro. Belega la son', kristalhela ton' gxojigas la panjon; sub varma flugil' ekdormas l' idar' en lulil'. {{tag>kanto litero_b nederlanda}}