====== Birdeto kantis sur tili' ====== ^Auxtoro|M. Rüthers| ^E-teksto|„Verda Stelo", (Frankenberg i. S.)| ^Origina titolo|Ein Vöglein sang im Lindenbaum| ===== Teksto ===== Birdeto kantis sur tili' Dum varma nokta hor’. — Auxskulte revis nur pri sxi Profunde mia kor'. Kunigis kanton en aer' Kun bonodor' tili'; De malgxojeco kaj mizer' /: Mallauxte ploris mi. :/ Sub la tili' en lasta jar' Je l’man' mi tenis sxin. Sub la tili' en lasta jar' La amo ligis nin. Je mia brusto sen cxagren' Sxi do apogis sin; En felicxega cxirkauxpren' /: Mi fajre kisis sxin. :/ Ripozas pace sub tili' Nun mia kor-trezor'; De mia amrevajx’ al mi Nur restis la memor'. Birdeto kantis sur tili' Dum varma, nokta hor’. — Auxskulte revis nur pri sxi Profunde mia kor’. {{tag>kanto litero_b germana}}