====== Birdo sur branĉo ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Fågeln på grenen| ===== Teksto ===== Birdo sur brancxo, jen plena de gxoj! Ecx dum la ventblovad' sonas la gajkantad'. Birdo sur brancxo, jen plena de gxoj'! Sxipo sur blua ond' iras ludante for. Supren — kaj subsaltad'! Tamen antauxirad'! Sxipo sur blua ond' iras ludante for. Knabo en juna agx' kantas pro gxoj'. Ecx dum peniga hor' kantas el tuta kor'. Knabo en juna agx' kantas pro gxoj'. Prenu la remilon tuj, for tra la ondar'! Antauxen la irad', spite al ondegad'. Prenu la remilon tuj, for tra la ondar'! {{tag>kanto litero_b sveda}}