====== Black and white ====== ^Muziko|Earl Robinson| ^Teksto|David Arkin| ^MIDI|{{:muziko:black_and_white.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:black_and_white.png}} Jen nigra ink', jen blanka pagx', kaj ambaux lernas, urb', vilagx', ja urb', vilagx'. Kaj scias cxiu ajn: lernant' nun rajtas studi en la land' en tuta land'. Jen nigra ink', jen blanka pagx', kaj ambaux lernas, urb', vilagx', ja urb', vilagx'. Jen nigra rob' kaj blanka har', Fermita estas lernejar', La lernejar'. Jugxistoj naux kun bona kor' Malamon pelis de l'kolor', De la kolor'. Jen nigra rob' kaj blanka har', Fermita estas lernejar', La lernejar'. Tabulo nigra, blanka kret', Parolas ili sen sekret', Ja sen sekret'. Komprenas cxiu infanet': Jen libereca alfabet', Ja alfabet'. Tabulo nigra, blanka kret', Parolas ili sen sekret', Ja sen sekret'. Jen nigra kaj jen blanka bub' Gxojige lernas ja sen dub', Certe sen dub'. Kaj tiel nun libera hom' Plenkreskas ecx en sama dom', En sama dom'. Jen nigra kaj jen blanka bub' Gxojige lernas ja sen dub', Certe sen dub'. Por cxiu homo sama legx', Sur tero regas abundec' Ja abundec'. La tero turnas, ke sen pun' Ja cxiu vivu sub la sun', Ja sub la sun'. Por cxiu homo sama legx' Sur tero regas abundec', Ja abundec'. {{tag>kanto litero_b kanto usona angla notoj midi akordoj}}