====== Blanka Nokto Bronsxtejn ====== //Auxtoras [[Mikaelo BRONSxTEJN]]// ===== Teksto ===== Songxa sxtona kant' Por amant', gapant', Paca onda plauxd' Por apenaux auxd'. Dum krepusk', trankvil' Miras mil kaj mil Promenantoj en Urba nokt-seren', Kaj tenere gxis maten'. Envolvas blanka nokt' Gapantan turistaron. Mutigxas la admir' En punco de l'auxror'. Sed venas plu Neva La saman Baltan maron, Kaj same haltas spir' Cxe svinga frap' de l'kor'. En la marcxa kot' - Sanga esxafod'. La kruela car' Pregxas cxe l'altar': Mia sankta Di', Pekojn havas mi, - Venu mia pun', Tamen amu nun Mian urbon la fortun'! Metronoma frap'... - Grizas jam la kap', Kaj retrovas vid' Sangon sur granit'. Trompas la vizi' - Estas ros' - ne pli, La matena ros' - La auxrora roz Kisas urbon dum ripoz'. {{tag>litero_b kanto}}