====== Blovas ventoj ====== ^Muziko|ukraina popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>V. Samodaj]]| ^MIDI|{{:muziko:Blovas_ventoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Blovas_ventoj.png}} Blovas ventoj, arbojn fleksas, Mornaj kaj malvarmaj... Kor' doloras, sed okuloj Restas ja senlarmaj. En sopiro, en cxagreno Pasas jar' post jaro. La konsola dolcxa venas Nur post ploramaro. Se felicxon plor' ne donas, - Pli trankvilas koro; Ecx minuton da felicxo Gardas la memoro. Ecx por mia sort' malbena Enviuloj estas: Cxu herber' en kamp' dezerta La felicxon festas? La herbero, kiu kreskis Sur malplena strando... Sen karul' maldolcxas vivo Ankaux en hejmlando! Kie, kara, nigrobrova, Vi trovigxas? Venu! Min, mizeran, suferantan Tuj al vi alprenu! Se mi havus la flugilojn, Flugus mi al foro, Cxar mi velkas, mia kara, Sole en angoro. Pro cxagreno de l'soleco La anim' malsanas. Kiu, kiu min karesos? Min neniu amas. {{tag>kanto litero_b ukraina popola notoj midi}}