====== Blovorkestroj ====== ^Muziko|V. Rzeczkowska| ^Teksto|J. Stanislawski| ^E-teksto|A. Vizgirdas| ^Origina titolo|Orkiestry dęte| ^MIDI|{{:muziko:Blovorkestoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Blovorkestoj.png}} Pa, pa, pa... Cxio komencigxis pro nenio - Kauxzis ordinara "pa pa pa", Blovorkestr' enhavas forton ian, Pruvas tion fakt': >Sur balkon' avino staris, Avo strate defiladis. Ekvidinte tion, Perdis sxi konscion - Revivigxon urgxis fari. >>Av', piedon erarinte, Taksis la situacion - Sub balkon' sin sxovis, Per trombon' ekbluvis - Jen komenco estis kia! >>>Pa, pa, pa... Komencigis, kvazaux pro nenio, La afer'. Pro simpla "pa pa pa". Blovorkestroj havas forton sian - Jen pli nova fakt': >Sur balkon' la panjo staris, Pacxjo sube defiladis. Pro l'vidajxo jena Svenis sxi apenaux - Oni devis ion fari. >>Pacxjo tuj embarasigxis, Tamen lin instigis io - Sub balkon' sin sxovis, Per trombon' ekblovis - Ripetigxis historio. >>>Pa, pa, pa... Cxio komencigxis pro nenio, - Kauxzis nure simpla "pa pa pa". Blovorkestroj kaj la fort' ilia Nun jam mankas. Fakt'!... >Sur balkon' mi vane staras, Por ke iu defiladu, Por mi, vide tion, Tuj eksvenu iom Kaj necesa ion fari. >>Por plu marsxi li ne povu, Kiel av' kaj pacxjo iam, Sub balkon' sin sxovu, Per trombon' ekblovu - Ja mi ankaux volas tion!... >>>Pa, pa, pa... {{tag>kanto litero_b pola notoj midi akordoj}}