====== Blovu la suda vent’ ====== ^Teksto|M. Hill| ^E-teksto|[[wpeo>William Auld]]| ^MIDI|{{:muziko:blovu_la_suda_vent.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:blovu_la_suda_vent.png}} Blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’, Blovu la suda vento transmaren al mi; blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’, blovu la suda ventet’ mian karan al mi. Hieraux mi auxdis, ke sxipoj alvenas kaj kuris mi tuj al la vasta marhul’, Sed kvankam mi provis l’okulo ne povis ekvidi la barkon de mia karul’. Blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’, Blovu la karan revene al mi; blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’, blovu lin hejmen sengxene al mi. Post nia disigx’ staris mi cxe l’lumturo gxis nokto descendis al vasta marhul’, Kaj ne plu mi ekvidis la barkon de l’kara zorgu venteto pri mia karul’. Blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’, Blovu la suda vento transmaren al mi; blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’, blovu la suda ventet’ mian karan al mi. Dolcxas la kanto, cxu ne, de l’venteto dum milde gxi blovas al vasta marhul’, sed multe pli dolcxa gxi estas blovante revenen la barkon de mia karul’. {{tag>kanto litero_b kanto angla notoj midi}}