====== Bluberoj kreskas en nia herbej' ====== ^Muziko|Laux Sveda popola kanzono: Uti var hage, där växa bla bär| ^E-teksto|[[wpeo>]]Poul Thorsen| ^MIDI|{{:muziko:bluberoj_kreskas_en_niaj_herbej.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:bluberoj_kreskas_en_niaj_herbej.png}} Bluberoj kreskas en nia herbej' kun korplezur' Se vi min volas, proksimas mi plej cxe rozoj, akviligio, lilioj kaj la salvio kaj dolcxa krispmento kaj korplezur'. Belaj floretoj invitas por danc' kaj korplezur'. Se vi gxin volas, plekteblas girland' el rozoj, akviligio, lilioj kaj la salvio kaj la dolcxa krispmento kaj korplezur'. Sur viajn harojn florcxeno kun ber' kaj korplezur'. Sinkas la suno, sed kreskas l'esper' kun rozoj, akviligio, lilioj kaj la salvio kaj dolca krispmento kaj korplezur'. Floroj kaj beroj herbeje de ni kun korplezur' placxas, sed vi estas kara ecx pli ol rozoj, akviligio, lilioj kaj la salvio kaj dolcxa krispmento kaj korplezur'. {{tag>kanto litero_b esperanto notoj midi}}