====== Bluso En Rubuj' ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Bertilo // ===== Teksto ===== Mi venas hejmen post la laboro eniras tra la pordo de la logxej' Ekvidas la kaoson kaj la malpuron kaj flaras la odoron, stinkegas plej Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' Pro nura pigro kaj pro malemo mi faras ja nenion, min mankas vol' Ecx la polvosucxilo en la angulo gxi estas mem kovrita per polvtavol' Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' Cxiuj miaj vestoj malpuras ege mi havas ecx ne unu por kovri min Mi trovas jam nenion kion mi sercxas mi kusxas sur la lito pro malinklin' Jam vere urgxas ordigi, nepras purigi tuj sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj' Mi volas la gitaron por fari bluson pri mia amsopiro kaj mia plor' Mi sercxas sub la lito, en la fridujo mi sercxas surtegmente, gxi estas for Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj cxar mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj' Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj' {{tag>litero_b kanto}}