====== Boato ====== //Vortoj kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Penas boat' kontrauxstari torenton, El cxiuj fortoj manovras per veloj. Sed malsukcese; ne helpas ecx vento. Vane boato petegas torenton... Brulas en fora fenestro kandelo. //Refreno:// >Luktu, boato, atendas vin bordo. >Luktu, boato, ne dronu senforta. >Luktu, boato, memoru pri hejmo >Atendas vin hejmo. Estas facile humili al sorto; Cxesi la lukton kaj jxeti la velojn, Nagxi nur kien torento vin portas, Jes, ja facilas humili al sorto, Sed brulas en fora fenestro kandelo. >//Refreno// Estas malgranda boato obstina, Kaj la rivero furiozas kruele; Sed, ho miraklo, cxu estas la Dio, Cxu kor' torenta finfine degelis - Nagxas boato al fora kandelo. //Refreno:// >Venis boato al la hejma bordo. >Venis boato, ne dronis senforta. >Venis boato, cxar kredis, ke hejmo >Atendis gxin, hejmo... {{tag>litero_b kanto}}