====== Bollmann ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Cxe la lago estas loko, Kie Bollmann laux inklin' Fisxojn kaptis per la hoko, Tio tre amuzis lin. Bedauxrinde iun tagon Falis li cxe tiu sport' En la malsekegan lagon, Tio estis lia mort'. Alveninte en la domo De l’ cxielo diris li: "Bollmann estas mia' nomo Kaj razisto estas mi". "Jes, por vi ni lokon trovos", Ridis Petro kun favor', "Kaj vi tuj min razi povos, Por ne esti sen labor' ". Bollmann Petron do ekrazis, Sed, ho, kiam la tortur' De cxi tiu far' okazis, Kriis Petro pro terur': "Mil diabloj! Bollmann, cxu cxi Tion razi nomas vi? Mi cxi tion nomas bucxi. Tuj forigu vin de mi! Malaperu! Kaj sur-tere Gratu plu! Post tiu cxi Prov' de via pov' prefere Kresku pleno-barb' al mi." {{tag>kanto litero_b germana popola}}