====== Bona mareto - La sankta Bajkal' ====== ^Muziko|N. Guberjakov| ^Teksto|Dm. Davydov| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:bona_mareto_la_sankta_bajkal.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:bona_mareto_sankta_bajkal.png}} Bona mareto la sankta Bajkal', bona sxipeto la fisxa barelo. /:Hej, barguzino, konduku min al tute ne fora jam celo.:/ Longe min gxenis la fero de cxen', Longe mi vagis en montoj dezertaj, /:Olda kompano min helpis, kaj jen Fugxas laux vojoj mi certaj.:/ Sxilkon sukcesis mi pasi sen bar', Montaj gardistoj min fine ne trovis, /:Besto ne murdis min en la arbar', Kuglo min trafi ne povis.:/ Nokte pasxadis en kasxo mi, dum Povis min kapti okul' de urbano, /:Knaboj vilagxaj regalis per fum' Kaj kampaninoj per pano.:/ Bona mareto - la sankta Bajkal' Bona veleto - la jako miltrua... /:Hej, barguzino, gajnita batal'... Tondras tempesto milbrua!:/ **Notoj:** **Barguzino** - la nordorienta vento super la lago Bajkalo, tre forta, ofte kauxzanta sxtormon. **Sxilko** - transbajkala urbeto, cxe la samnoma rivero; dum la cara epoko tie lokigxis speciala gardistaro, kies tasko estis kapti fugxintojn de la siberia punlaborejo. {{tag>kanto litero_b kanto rusa notoj midi akordoj}}