====== Bonaj purigistinoj ====== ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Gunnar Fischer]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[Dolchamar]]| Origina titolo de la kanto: [[Junaj Idealistoj]]. La VIPoj prezentis tiun kanton dum la internacia vespero de la Internacia Junulara Kongreso 2015 en Wiesbaden. ===== Teksto ===== Renkontiĝu en trinkej' Babilado kun amiko Ĉi-vespere plaĉos plej Koron tuŝanta muziko Iĝas granda la festen' kaj ni kantas en etoso Sed konstatas en maten' ke ĉie estas nun ĥaoso Ni bezonas bonajn purigistinojn kiuj viŝu la spurojn de hieraŭ Ni bezonas bonajn purigistinojn kiuj lavu la plankon antaŭ morgaŭ Al helpanto evoluu Ekplenumu vian devon En sitelon akvo fluu Balailon vi ricevos Ebriiĝu en trinkej' Diboĉadu kun amikoj Vin ĉi-nokte ravos plej Tablo plena da kalikoj Ni bezonas bonajn purigistinojn kiuj viŝu la spurojn de hieraŭ Ni bezonas bonajn purigistinojn kiuj lavu la plankon antaŭ morgaŭ Purigistinoj neniam senlaboras, neniam senlaboras, neniam senlaboras Purigistinoj neniam senlaboras, neniam senlaboras, neniam senlaboras ====== Junaj laboremuloj ====== En la muzikalo [[june_kaj_kune]] tiu ĉi kanto aperis kun parte nova teksto, kantita de 'Dilan' kaj 'Simon'. {{youtube>s6LQ20WR7r0?medium}} //Junaj laboremuloj dum IJK 2022// ===== Teksto ===== D: Renkontiĝo en trinkej' Babilado kun amiko Hieraŭ nokte plaĉis plej Koron tuŝanta muziko Iĝis granda la festen' Kaj ni kantis en etoso Sed konstatas en maten' Ke ĉie estas nun ĥaoso Si+D: Ni bezonas junajn purigemulojn Kiuj lavu la plankon volontule Ni bezonas junajn purigemulojn Kiuj viŝu la tablojn senmakule Si: Aliĝu al la helpantar’ Vi ricevos jen ĉemizon Multaj taskoj tuj por far’ Kaj rabaton pri kotizo Baldaŭ estos programer’ Kuru al programsalono Kun skribiloj kaj paper’ Liveru ĉion laŭ bezono Si+D: Ni bezonas junajn laboremulojn Kiuj portu la tablojn volontule Ni bezonas junajn laboremulojn Kiuj skribu programon surtabule Si: Kara helpanto, D: Starigu akceptejon, Si: Ordigu la ludejon, Si+D: Pretigu kunsidejon D: Kara helpanto, Si: Prizorgu la trinkejon, D: Laŭtigu la diskejon, Si+D: Purigu necesejon {{tag>kanto litero_j}}