====== Bonan vesperon ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]| ===== Teksto ===== Bonan vesperon, karaj amikoj! Plenas denove la koncerta salon post niaj vojoj, glataj kaj pikaj vere, hodiaŭ akceptas la bon'. Kiel kutime tagoj rapidas ni trans la arboj arbaron ne vidas venas kaj fuĝas venko kaj famo, bonas iamo! Sed novaj vojoj, novaj impresoj, kuras antaŭen jaroj kaj prezoj. Fora feliĉo - nigra balzamo - belas iamo! Iam okazas - en via btusto trilas aŭtune printempa koruso. Fajra fantomo, flugas la amo, dolĉas iamo! Tamen ja multas gajnoj kaj perdoj ŝajne aperas utilaj spertoj. Trompas la spert'- senripetas la samo, vokas iamo! Kaj ĉio daŭras - plago kaj bono, plenos denove la koncerta salono. Daŭras la vivo - gardu esperon. Bonan vesperon! {{tag>kanto litero_b esperanto barda}}