====== Bonvena kanto ====== ^Muziko|Melodio de: Den Sømand han maa lide| ^Esperanta teksto|[[Chr. Hougaard]]| ===== Teksto ===== Bonvenon al la anoj ni diras per la tuta kor' renkonte man' al manoj laux la malnova mor' — nur per beletaj vortoj, sed gxojo en la kor'. Hura — Tra la la la la. Kaj vigla la humor'. Bonvenon cxiu paro da konatuloj sub la sun', Bonvenon junularo, vi venis kune kun la vigla bonhumoro, bloveto de la mond'. Hura — Tra la la la la! Fresxigxas nia rond'. Bonvenon cxiu gasto kaj belvestita frauxlinet', dikulo kaj kun basko — ne gravas la vestet'. En nian kluban cxambron vin bonvenigas ni. Hura — Tra la la la la. Plezuron nur al vi. Bonvenon la humoro, pasigu kune tie cxi tempeton, per la koro deziras ni al vi hodiaux, morgaux, cxiam felicxon en la kor'. Hura — Tra la la la la. Kaj tute ne dolor'. {{tag>kanto litero_b esperanto}}