====== Bonveno ====== Auxtoroj nekonataj. ===== Teksto ===== Bonvenon fratoj kaj samideanoj, adeptoj junaj kaj vi veteranoj kiuj en rondo de l’ tuta mondo arigxis jen por la granda Kongres'! Refreno: >Cxiam kuragxe en firmaj tacxmentoj >gxis fina venko marsxu ni! >Nin ligas sentimentoj >de egaleco kaj de harmoni’. Esperantistoj de tuta la tero, kun la insigno de l' verda espero; tiu emblemo estas la temo de pac' tutmonda, de l' vera progres'. Refreno Ho, kongresanto kaj pacbatalanto, la signalvort' estu nur Esperanto. Eltenu cxiam ni vidas tiam la finan venkon de l' nia batal'. Refreno {{tag>kanto litero_B}}