====== Boris Kolker ====== Boris Grigorjeviĉ KOLKER (ruse Борис Григорьевич Колкер; naskiĝis la 15-an de julio 1939 en Tiraspolo, Moldava Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko, Sovetunio) estas moldava kaj usona instruisto de lingvoj kaj tradukisto de juda deveno, esperantologo, aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj por diversaj niveloj. Ekde 1993 li loĝas en Klevlando, subŝtato Ohio. ===== Eksteraj ligoj ===== [[wpeo>Boris_Kolker]] - vikipedia artikolo {{tag> persono}}