====== Botani Bej ====== ^Muziko|Auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:botani_bej.mid}}| Noto: //La unuaj kontrauxvolaj enmigrantoj, la kondamnitoj, kantis pri la kialoj de siaj malfelicxaj cirkonstancoj. La plimulto estis sxtelistoj, sed ofte la krimo estis bagatela eble nur la sxtelo de panbulo.// * Botany Bay = La nomo signifas "Botanika Golfeto". Gxi situas apud Sidnejo. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:botani_bej.png}} {{youtube>HhU2VYpxNoQ}} Adiaux, Anglujo, por cxiam, adiaux, amikoj, al vi, adiaux, la fama jugxejo, kie ofte klient' estis mi. //Refreno:// >Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi, >kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-ej, >Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi, >jen ni iras al Botani Bej. Dum jaroj dek kvar mi limigxos en fora karcerkoloni', cxar viron en strat' mi renkontis kaj horlogxon mi sxtelis de li. >//Refreno// Nu junaj gedukoj, atentu, auxskultu tre zorge al mi, nur viajn proprajxojn vi tusxu, alie vi logxos cxe mi! >//Refreno// {{tag>litero_b kanto popola angla auxstralia notoj midi akordoj}}